http://esperanto-arserene.blogspot.com esperanto-JCBeneitez: Alta Gracia (1)

Escritos de J.C.Beneitez sobre Alta Gracia (Cba-Arg) (Skribajxoj pri la vilagxo Alta Gracia)

Thursday, May 18, 2006

Alta Gracia (1)




HISTORIA RECENZO
En la Provinco Kordobo, Respubliko Argentino (Sudameriko), situas du paralelajn spalirajn montaretojn, kiuj kuras norde-suden, transirante tutan la Provincon. La plej orienta spaliro nomigxas "Malgrandaj Montaretoj" kaj la okcidenta "Grandaj Montaretoj". Cxi tie, sur la deklivo de la Orientaj Montaretoj situas la belan kolonian urbon Alta Gracia.
Gxiaj unuaj logxintoj estis la indigxenoj "Komecxingonoj", kiuj nomis la lokon "Paravacxaska", kio signifas abundan vegetajxaron, kompaktan kaj krude kamparan. (agreste). Tiuj estis pacaj homoj, fizike etaj. Ili lernis la terkultivadon per akvumado, malsovagxigis la animalojn lamojn kaj vikunojn, kaj praktikis la cxasadon kaj fisxkaptadon. Siaj logxejoj estis el ligno kaj pajloj, kiujn duonterigis (enterraban) en grotoj kiujn ili faris cxe la rokoj.
Sinjoro Juan Nieto ricevis cxi tiujn landojn el la hispana konkerinto Jerónimo Luis de Cabrera (fondinto de la provinca cxefurbo Kordobo) je la jaro 1588, kiu komencis la ekspluatadon de la "Enkomienda", kio estis kolonia institucio en Ameriko, kiu estis bazita en la disdonado de la indigxenoj inter la konkerintoj. La indigxenoj devis labori aü pagi tributon al siaj posedantoj, kiuj nomigxis "Enkomendistoj" (Encomendero), kiu samtempe estis truditaj instrui ilin kristanan religion kaj instrui ilin laü la hispanan legxon por indigxenoj. Juan Nieto nomis tiun bienon "Potrero de San Ignacio de Manresa (Sovagx-cxevalejo Sankta Ignasio el Manresa) La nomo "Potrero" signifas: fermita pasxtejo por cxevaloj, kvankam "potro" estas juna cxevalo kiu povas gravedeci cxevalinojn.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home