http://esperanto-arserene.blogspot.com esperanto-JCBeneitez

Escritos de J.C.Beneitez sobre Alta Gracia (Cba-Arg) (Skribajxoj pri la vilagxo Alta Gracia)

Thursday, May 18, 2006

Alta Gracia (1)




HISTORIA RECENZO
En la Provinco Kordobo, Respubliko Argentino (Sudameriko), situas du paralelajn spalirajn montaretojn, kiuj kuras norde-suden, transirante tutan la Provincon. La plej orienta spaliro nomigxas "Malgrandaj Montaretoj" kaj la okcidenta "Grandaj Montaretoj". Cxi tie, sur la deklivo de la Orientaj Montaretoj situas la belan kolonian urbon Alta Gracia.
Gxiaj unuaj logxintoj estis la indigxenoj "Komecxingonoj", kiuj nomis la lokon "Paravacxaska", kio signifas abundan vegetajxaron, kompaktan kaj krude kamparan. (agreste). Tiuj estis pacaj homoj, fizike etaj. Ili lernis la terkultivadon per akvumado, malsovagxigis la animalojn lamojn kaj vikunojn, kaj praktikis la cxasadon kaj fisxkaptadon. Siaj logxejoj estis el ligno kaj pajloj, kiujn duonterigis (enterraban) en grotoj kiujn ili faris cxe la rokoj.
Sinjoro Juan Nieto ricevis cxi tiujn landojn el la hispana konkerinto Jerónimo Luis de Cabrera (fondinto de la provinca cxefurbo Kordobo) je la jaro 1588, kiu komencis la ekspluatadon de la "Enkomienda", kio estis kolonia institucio en Ameriko, kiu estis bazita en la disdonado de la indigxenoj inter la konkerintoj. La indigxenoj devis labori aü pagi tributon al siaj posedantoj, kiuj nomigxis "Enkomendistoj" (Encomendero), kiu samtempe estis truditaj instrui ilin kristanan religion kaj instrui ilin laü la hispanan legxon por indigxenoj. Juan Nieto nomis tiun bienon "Potrero de San Ignacio de Manresa (Sovagx-cxevalejo Sankta Ignasio el Manresa) La nomo "Potrero" signifas: fermita pasxtejo por cxevaloj, kvankam "potro" estas juna cxevalo kiu povas gravedeci cxevalinojn.

Alta Gracia (2)


Juan Nieto forpasis kaj sia vidvino denove edzigxis al sinjoro Alonso Nieto de Herrera kiu nomis tiun landon kiel "Estancia Nuestra Señora de Alta Gracia" (gracia signifas "Dian gracon" (Bieno Nia Sinjorino el Alta Graco). Sinjoro Nieto vidvi^gis kaj sen gefiloj, eniris en la Compañia de Jesús (Jesuan Kompanion).Tiam, tie oni konstruis la Pregxejon, la Logxejon de la pastroj, la Metiejon kaj la "Tajamar" (akvokaptujon) Je 1767 la Jezuitoj estis forpelitaj el Ameriko de la Hispanajn Regxojn, tiel la bieno estis trapasitaj manon post mano. Fine, estis acxetita de José Manuel Solares, kies laborado estis malavara kaj abunda. Tiu viro gajnis la titolon je Patriarko kaj Meritindulo (benemérito). Li testamentas la terpecado (aparcelamiento) de sia bieno kaj gxia distribuado inter la honestaj malricxuloj de la zono. Mortis je la jaro 1868, naskigxante tiam la Villa Alta Gracia (Vilao Alta Graco). Je 1905 oni dividas la bienon en tri grandaj sektoroj: 1) la terpecojn generitajn de la testamento de Manuel Solares; 2) la Havajxojn de familio Cámara (Kámara) (legomgxardenegon, la akvokaptujon kaj la terojn kiujn nun oni nomas La Altejon; 3)La Havajxojn de familio Lozada kiu inkluzivas la Pregxejon, la Historian Domon (logxejon), la Metiejon, kaj la Malricxajn logxejon por laborantoj kaj sklavoj. Familio Lozada logxis cxe la historia domo gxis nemultaj jaroj antaux. kiam gxi estis deklarita nacia monumento.

Alta Gracia (3)


La provinca registaro kreis la Alta Gracia komunumon je la 14an de januaro de 1900 kaj elektis kiel unua Intendanto Sinjoron Domingo Lepri. Unu strato de la urbo havas nun sian nomon. Je 1906 oni kreas la vilao "Carlos Pellegrini" cxe la loko nomita El Alto (La Altejo) kaj je 1908 oni inaüguris la Sierras Hotel ( Montaretoj-Hotelo), gravan konstruajxon, gxemelan al iu antaüe konstruita cxe Hindujon (Bombaio). Tiel komencis la turisman promocion de la urbo. Je 1912 oni komencis labori la kazinon kaj je 1940 la vilao atingis la urban kategorion, laü legxo 3849.
Alta Gracia Urbo oni situas cxe la Paravacxaska Valo, cxirkaüita de montetoj kiuj havas hufoferan formon (herradura) atingante 680 metrojn je alteco sur la mara nivelo kaj kun areo de 10.000 hektaroj.
JEZUITA BIENO ALTA GRACO
PATROBIENO DE LA HOMARO
Kiel aliaj historiaj bienoj cxe la Provinco Kordobo, Alta Gracia estis deklarita tiele. Gxi estas protektata kiel Monumento de la Internacia Komunumo, signifante kulturan kaj ekonomikan rimedon por gxia kreskado. LA PREGXEJO estis desegnita de Andrés Blanqui, arkitekto de la Jezuita Ordeno. Gxi estas vera juvelo de la kolonia baroko. Unika en la lando cxar gxi havas fronto sen turoj, posedas profilon de neinterrompaj kurboj kaj paralelaj pilastroj, kiuj rememoras la malfruan italan barokon. Interne oni elstaras la cxef-altarbildaro (retablo del altar mayor) kun gxiaj salomonikaj kolonoj kaj la lignotajlita prediksegxo sub la volvo. La Pregxejo havas unikan navon; la flankaj muroj, glataj kaj blindaj oni kurbas por formi transepton (crucero) sub la kupolo, kio estas kronita de la lanternoj kaj la orakoloj, cxefa fonto de natura lumo. La cxefa altaro kies bildaro estas el ligno, ornamita kun la tekniko de la ora lameno kaj oleaj farboj estas la cxefrola de la cxefspaco. La fasado (fachada) sen turoj kaj la belega tifao (espadaña, campanario, hueco donde se colocan las campanas), ankaü oni prezentigxas en kolonia baroko. De tio rezultas ke la Bieno Alta Graco estas la plej ellaborita ekzemplo en Argentinio. La eniro estas pere du peronaj, kiuj konfluas cxe unu atrio, kio ankaü taügas por balkono ke permesas gxoji la cxirkaüantan pejzagxon.

Alta Gracia (4)


LA LOGXEJO DE LA JEZUITOJ (LA RESIDENCIA)
Oni trovigxas cxirkaü rektangula korto. Cxe la muro, orienten, gxi havas la enirejon al la muzeo. Cxe la flankoj nordo kaj okcidento situas la cxambrojn kaj suden de la korto oni trovas la Pregxejon. Tio estas, la Logxejoj kaj la Pregxejo konformas kune unu monahxej-korton. Cxe la altetagxo oni trovas la cxambrojn kaj la laborkortejon (patio de labores) kaj cxe la teretagxo la sanitaria sistemo kaj parto de la kanalsistemo. La konstruajxo estas simila je la pregxejo uzante sxtonojn, brikojn, tegolojn kaj jezuitajn brikegojn sur la plankoj (grandajn kaj kvadratajn) . La pordoj estis man-tajlitaj. Nuntempe la ekz-logxejo estas la "Museo Histórico Nacional Casa del Virrey Liniers" (Historia Nacia Muzeo Domo de la Vice Regxo Liniers), inaügurita je la 26an de Aügusto de 1977.
LA METIEJO (EL OBRAJE)

kune kun la jezuita logxejo kaj la pregxejo, gxi kompletas la konstruajxon. Same kiel la cxefa domo, la cxambroj de la metiejo estis cxirkaü unu korto. La cxefa salono estis antikve, la dua pregxejo. Cxi tiu konstruajxo estis destinita por la instruado, metiista produktado kaj cxarpentejo. La Metiejo estas gxis hodiaü, la "Instituto Técnico Secundario El Obraje" (Teknika Gimnazia Instituto La Metiejo" kaj la aütonoma Biblioteko "Domingo Faustino Sarmiento", Tiu cxi sinioro estis grava argentina pedagogo, politikulo, verkisto kaj Nacia Prezidanto (1811-1888)..

Alta Gracia (5)



LA RANCHERIA (LA MALRI^CAJ LO^GEJOJ)
Estis la domoj okupitaj de la sklavoj kaj la laboristoj, kiuj realigis la bienan laboron. ^Gi estis sudorienten de la ^cef-pre^gejo, antaü (en fente) la aktuala Plaza Solares (Placo Solares). ^Gi havis sesdek bedrooms kies muroj estis stukitaj (revocadas) el kalko kaj plafonoj el tegoloj, situitaj ^cirkaü unu korto. Oni ne konservas tiujn konstrua^jojn.
EL TAJAMAR (LA AKVOKAPTUJO)
Estis konstruitaj de la jezuitoj ^ce 1659. ^Gi estas la plej antikva digo ^ce la Provinco Kordobo. Oni utiligis ^gin por la akvumado (riego) de la legom-^gardeno kaj funkiciado de la muelilo. Inkluzivas akvobara^jojn kiuj digas (embalsan) la rivereton Chicamtoltina kaj la kanaletojn (acequias) kiuj provizas akvon en la akvokaptujon (tajamar).
La murego konstruita per ^stonoj kaj kalko, estas 80 metroj longa, generanta diglageton (embalse) kio reflektas la urban historion.
EL HORNILLO Y LOS PAREDONES
LA FORNETO KAJ LA MUREGOJ
En la forneto oni ellaboris la kalkajn ^stonojn, kiujn oni uzis ^ce la jezuitajn konstrua^jojn/ La Muregos (vere estas muretoj), estas komplementaj digoj de la akvokaptujo, kiuj akvobara^jis (represaban) la rivereton Los Paredones (La Muregoj) ^ce malsamaj niveloj por alsendi akvon al subteraj kanaletoj, kurante distancon je 4 km. ^gis la akvokaptujon. HISTORIA NACIA MUZEO-DOMO DE LA VICE-RE^GO LINIERS
^Ci tie lo^gis la jezuitajn pastrarojn kaj je 1810 lo^gis la antaü lasta Vice Re^go de la Rio de la Plata (Rivero de la Ar^gento), Sinjora Mo^sto Santiago de Liniers. ^Gi estis deklarita muzeo je 26an Augüsto de 1977 kiam oni atingis la 167 datreveno de la forpaso de Liniers.