http://esperanto-arserene.blogspot.com esperanto-JCBeneitez: Alta Gracia (3)

Escritos de J.C.Beneitez sobre Alta Gracia (Cba-Arg) (Skribajxoj pri la vilagxo Alta Gracia)

Thursday, May 18, 2006

Alta Gracia (3)


La provinca registaro kreis la Alta Gracia komunumon je la 14an de januaro de 1900 kaj elektis kiel unua Intendanto Sinjoron Domingo Lepri. Unu strato de la urbo havas nun sian nomon. Je 1906 oni kreas la vilao "Carlos Pellegrini" cxe la loko nomita El Alto (La Altejo) kaj je 1908 oni inaüguris la Sierras Hotel ( Montaretoj-Hotelo), gravan konstruajxon, gxemelan al iu antaüe konstruita cxe Hindujon (Bombaio). Tiel komencis la turisman promocion de la urbo. Je 1912 oni komencis labori la kazinon kaj je 1940 la vilao atingis la urban kategorion, laü legxo 3849.
Alta Gracia Urbo oni situas cxe la Paravacxaska Valo, cxirkaüita de montetoj kiuj havas hufoferan formon (herradura) atingante 680 metrojn je alteco sur la mara nivelo kaj kun areo de 10.000 hektaroj.
JEZUITA BIENO ALTA GRACO
PATROBIENO DE LA HOMARO
Kiel aliaj historiaj bienoj cxe la Provinco Kordobo, Alta Gracia estis deklarita tiele. Gxi estas protektata kiel Monumento de la Internacia Komunumo, signifante kulturan kaj ekonomikan rimedon por gxia kreskado. LA PREGXEJO estis desegnita de Andrés Blanqui, arkitekto de la Jezuita Ordeno. Gxi estas vera juvelo de la kolonia baroko. Unika en la lando cxar gxi havas fronto sen turoj, posedas profilon de neinterrompaj kurboj kaj paralelaj pilastroj, kiuj rememoras la malfruan italan barokon. Interne oni elstaras la cxef-altarbildaro (retablo del altar mayor) kun gxiaj salomonikaj kolonoj kaj la lignotajlita prediksegxo sub la volvo. La Pregxejo havas unikan navon; la flankaj muroj, glataj kaj blindaj oni kurbas por formi transepton (crucero) sub la kupolo, kio estas kronita de la lanternoj kaj la orakoloj, cxefa fonto de natura lumo. La cxefa altaro kies bildaro estas el ligno, ornamita kun la tekniko de la ora lameno kaj oleaj farboj estas la cxefrola de la cxefspaco. La fasado (fachada) sen turoj kaj la belega tifao (espadaña, campanario, hueco donde se colocan las campanas), ankaü oni prezentigxas en kolonia baroko. De tio rezultas ke la Bieno Alta Graco estas la plej ellaborita ekzemplo en Argentinio. La eniro estas pere du peronaj, kiuj konfluas cxe unu atrio, kio ankaü taügas por balkono ke permesas gxoji la cxirkaüantan pejzagxon.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home