http://esperanto-arserene.blogspot.com esperanto-JCBeneitez: Alta Gracia (4)

Escritos de J.C.Beneitez sobre Alta Gracia (Cba-Arg) (Skribajxoj pri la vilagxo Alta Gracia)

Thursday, May 18, 2006

Alta Gracia (4)


LA LOGXEJO DE LA JEZUITOJ (LA RESIDENCIA)
Oni trovigxas cxirkaü rektangula korto. Cxe la muro, orienten, gxi havas la enirejon al la muzeo. Cxe la flankoj nordo kaj okcidento situas la cxambrojn kaj suden de la korto oni trovas la Pregxejon. Tio estas, la Logxejoj kaj la Pregxejo konformas kune unu monahxej-korton. Cxe la altetagxo oni trovas la cxambrojn kaj la laborkortejon (patio de labores) kaj cxe la teretagxo la sanitaria sistemo kaj parto de la kanalsistemo. La konstruajxo estas simila je la pregxejo uzante sxtonojn, brikojn, tegolojn kaj jezuitajn brikegojn sur la plankoj (grandajn kaj kvadratajn) . La pordoj estis man-tajlitaj. Nuntempe la ekz-logxejo estas la "Museo Histórico Nacional Casa del Virrey Liniers" (Historia Nacia Muzeo Domo de la Vice Regxo Liniers), inaügurita je la 26an de Aügusto de 1977.
LA METIEJO (EL OBRAJE)

kune kun la jezuita logxejo kaj la pregxejo, gxi kompletas la konstruajxon. Same kiel la cxefa domo, la cxambroj de la metiejo estis cxirkaü unu korto. La cxefa salono estis antikve, la dua pregxejo. Cxi tiu konstruajxo estis destinita por la instruado, metiista produktado kaj cxarpentejo. La Metiejo estas gxis hodiaü, la "Instituto Técnico Secundario El Obraje" (Teknika Gimnazia Instituto La Metiejo" kaj la aütonoma Biblioteko "Domingo Faustino Sarmiento", Tiu cxi sinioro estis grava argentina pedagogo, politikulo, verkisto kaj Nacia Prezidanto (1811-1888)..

0 Comments:

Post a Comment

<< Home